Emília Aranyváry
Aspekto
Emília Aranyváry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Aranyváry Emília |
Naskiĝo | la 11-an de junio 1839 en Peŝto (Hungario) |
Morto | depost 1868 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | koreografo baleta dancisto |
ARANYVÁRY Emília [aranjvari] (naskiĝis la 11-an de junio 1839 en Peŝto, mortis depost 1868) estis hungara baletisto, la unua hungara koreografo kaj primabalerino.
Emília Aranyváry lernis baleton unue en Germana Teatro en Peŝto, poste en Vieno, fine en Parizo. Ŝi debutis en 1848 en la Nacia Teatro en Peŝto. Ekde 1850 ŝi apartenis al Théatre Lyrique en Parizo, baldaŭ ŝi dancis en Vieno kaj Peŝto (en la lasta urbo inter 1854-1859). En la sekvaj jaroj ŝi dancis en diversaj hungaraj provincaj urboj. En 1860 ŝi aliĝis al trupo de Mihály Havi kaj la trupo faris spektaklojn ĉefe eksterlande. Lastfoje alvenis famo pri ŝi en 1868 en Parmo. Ŝi faris la unuan gloran hungaran baletan eraon.
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Emília Aranyváry: Toborzó - muelistino
- Campilli - Giuseppe Verdi: Kvar sezonoj - aŭtuno (vidu la bildon!)
- Daniel-François-Esprit Auber: La muette de Portici - Fenella (ŝia plej sukcesa rolo)
Ŝia koreografaĵo
[redakti | redakti fonton]- Emília Aranyváry - Franz Doppler: Toborzók - la unua hungara koreografaĵo